la 02-a de Julio, 2007

blogejo ŝanĝiĝis

Mi ŝanĝis la dosierujon de mia blogo. Nova blogejo estas http://photon.freeshell.org/tl/blosxom.cgi.

Afiŝita de fotono je 11:28 | vivo | Komentoj (0)

la 13-a de Junio, 2007

szótár

Mi aĉetis la vortaron Angol-Magyar Kisszótár. Ĝi havas unu lumidiskon por Vindozo. Por instali, mi devis solvi kelkajn problemojn.

  1. En la instrukcio sur papero, skribatas, ke la angla versio de instrukcio estas ĉe http://aek.akkrt.hu/letoltes.php , sed ĝi ne estas tie. Mi trovis ĝin ĉe http://www.akkrt.hu/main.php?folderID=900.
  2. Sur la angla versio de Vindozo 2000, instalilo malbone funkciis. Mi provis ŝanĝi la lingvon de sistemo sur «Regional Options» sur «Control Panel», el «Japanese» al «Hungarian», tiel la instalilo funkciis. La aktivigilo kaj la programo mem ankaŭ bezonas tiun ĉi agordecon.

Afiŝita de fotono je 11:18 | | Komentoj (0)

la 03-a de Junio, 2007

La Suno

Hieraŭ mi vidis la filmon La Suno (太陽) ĉe la kinoteko franca. La aktado de Issey OGATA estas ege interesa! Estas ankaŭ tre bona, ke la scenoj havas nenian bizarecon, kion oni trovas en multaj aliaj filmoj pri Japano far alilandanoj kaŭze de malkompreno pri japana kulturo.

Pri la franca subtitolo, mi bedaŭras, ke la vortoj montriĝas malsamtempe ol la konforma vizaĝesprimo de aktoro, ĉar la vorta ordo de franca lingvo limitatas, kaj malsamas ol tio de japana lingvo.

Hier j'ai vu le film Le Soleil (太陽) à la cinémathèque française. L'interprétation d'Issey OGATA est extrêmement intéressante! Il est aussi très bon que les scènes n'ont rien de bizarrerie, qu'on trouve dans beaucoup de films sur le Japon réalisés par les étrangers à cause de la mal-compréhension pour la culture japonaise.

À propos du sous-titre, je regrette que les mots apparaissent au temps différent de l'expression correspondant d'acteur, parce que l'ordre de mots français est limité, et différent de l'ordre de mots japonais.

Afiŝita de fotono je 16:53 | admiraĵo | Komentoj (0)

la 01-a de Aprilo, 2007

4-a memortago de la morto

4 jaroj pasis post la morto de Leslie CHEUNG Kwok-Wing. Estis manifestado far liaj admirantoj ĉe Hong Kong, sed mi ne povis partopreni ĝin.
4 années sont passées après la mort de Leslie CHEUNG Kwok-Wing. Il y avait une manifestation par ses admirateurs à Hong Kong, mais je ne pouvais pas y participer.

Afiŝita de fotono je 23:37 | admiraĵo | Komentoj (0)

la 17-a de Marto, 2007

Königsberg

la urbo konita kiel 7 pontoj de Königsberg (Kenigsbergo) nun nomiĝas Калининград (Kaliningrado). Bedaŭrinde la pontoj jam multiĝis kaj transformis depende de la panorama foto kaj la mapo de la urbo.


Königsberg ne estis euler-a (unicursal):
koenigsberg.jpg

Sed nun Калининград estas:
kaliningrad.jpg

Afiŝita de fotono je 18:58 | interesaĵo | Komentoj (0)

la 23-a de Februaro, 2007

新年好

La 18-a de februaro estis la unua tago de tiu ĉi ĉina jaro. Ekde la 17-a, festoj okazas ĉirkaŭ nia loĝejo.
Le 18 février est le premier jour de cette année chinoise. Depuis le 17, des fêtes sont données aux alentours de notre logement.

Tiun ĉi dancadon de leonoj ni vidis ĉe la superbazaro 陳氏商場 en la mateno de la 18-a.
Nous avons vu cette danse de lions au supermarché Tang Frères au matin du 18.
sisimai.JPG
Oni vidis multe tian dancon ĉie en tiuj ĉi tagoj. En la venonta semajnfino, oni povos vidi paradon ĉirkaŭ la aleo de Ivry.
On a vu beaucoup de danses comme ça partout ces jours-ci. Au week-end prochain, on pourra voir une parade aux alentours de l'avenue d'Ivry.

Afiŝita de fotono je 00:05 | vivo | Komentoj (2)

la 06-a de Februaro, 2007

Möwe

Robokkuma skribis la 4-a kaj la 5-a de februaro, ke oni povas uzi la simulilon de la flugilo kiel möwe (la nomorigino estas mevo en la germana lingvo) en la mangao kaj en la filmo Nausicaä de la valo de la vento far MIYAZAKI Hayao. Ankaŭ mi volas veturi sur ĝin. Ho ve, se mi estus proksima de tiu ejo! :-(
Robokkuma a écrit le 4 et le 5 février qu'on peut se servir du simulateur du planeur comme une möwe (l'origine du nom est la mouette en allemand) dans la B.D. et dans le film Nausicaä de la vallée du vent par MIYAZAKI Hayao. Moi aussi, je veux y monter. Aïe, si j'étais à côté de ce lieu! :-(

Afiŝita de fotono je 19:13 | interesaĵo | Komentoj (0)