« La Suno | Periodo:Junio 2007 | blogejo ŝanĝiĝis »
Kategorio:

la 13-a de Junio, 2007

szótár

Mi aĉetis la vortaron Angol-Magyar Kisszótár. Ĝi havas unu lumidiskon por Vindozo. Por instali, mi devis solvi kelkajn problemojn.

  1. En la instrukcio sur papero, skribatas, ke la angla versio de instrukcio estas ĉe http://aek.akkrt.hu/letoltes.php , sed ĝi ne estas tie. Mi trovis ĝin ĉe http://www.akkrt.hu/main.php?folderID=900.
  2. Sur la angla versio de Vindozo 2000, instalilo malbone funkciis. Mi provis ŝanĝi la lingvon de sistemo sur «Regional Options» sur «Control Panel», el «Japanese» al «Hungarian», tiel la instalilo funkciis. La aktivigilo kaj la programo mem ankaŭ bezonas tiun ĉi agordecon.

Afiŝita de fotono je 2007.06.13. 11:18 |

Komentoj