« rerevis malbone | Periodo:Aprilo 2006 | nomoj de grandaj nombroj »
« komerca lingvo | Kategorio:interesaĵo | nomoj de grandaj nombroj »

la 19-a de Aprilo, 2006

vicdecimalo

Estas fama, ke, en la nuna franca lingvo en Francio, oni nombras "vicdekume", alivorte oni diras "60+10, 60+11, ..." pri 70, 71, ..., "4×20, 4×20+1, ..., 4×20+10, 4×20+11, ..." pri 80, 81, ..., 90, 91, ..., kvankam la franca enhavas ankaŭ purdekumaj vortoj "septante" pri 70, "octante" pri 80, "nonante" pri 90, kiuj fluas en aliaj franclingvaj landoj.

La 19-a de oktobro en 2004, IŜIHARA Ŝintaro, romanisto kaj la reganto de Tokio, komentis tian vicdekuman sistemon:

Ĉar oni ne povas nombri en la franca, mi havas la impreson, ke estas natura, ke ĝi malkonvenas internacian lingvon. (Tradukita far Fotono)

Estas interesa, ke tia fama intelektulo prenis tian senhumoran parolon.

Mi pensas, ke ia simpla nombrosistemo, ne vicdekumalo, estas konvena por la internacia lingvo. Sibazyun skribis, ke iuj subtenas dekduuman nombrosistemon en esperanto. Ĉikaze, mi pensas, ke oni devus enmeti iujn solajn ciferojn pri 10 kaj 11 en esperanto.

Mi iel prefere volas scii la originon de tia miksado de nombrosistemo en nuna Francio.
Hodiaŭ sur iu retpaĝo de la franca akademio, mi trovis simplan, sed malsufiĉan (por mi) respondon al mia demando.

Il est bien connu que, en français courant en France, on compte en système «vicécimal», autrement dit, on dit «60+10, 60+11, ...» pour 70, 71, ..., et «4×20, 4×20+1, ..., 4×20+10, 4×20+11, ...» pour 80, 81, ..., 90, 91, ..., bien que le français contienne des mots décimals purs aussi, «septante» pour 70, «octante» pour 80, «nonante» pour 90 qui sont courants en autres pays francophones.

Le 19 octobre en 2004, ISHIHARA Shintaro, un écrivain et le gouverneur de Tokyo, a commenté un tel système vicécimal:

Puisqu'on ne peut pas compter en français, j'ai l'impression qu'il est naturel qu'il soit inapte à la langue internationale. (Traduit par Fotono)

Il est intéressant qu'un tel intellectuel célèbre a pris une telle parole sans humour.

Moi, je pense qu'un système simple quelconque, qui n'est pas celui vicécimal, est convenable pour la langue internationale. Sibazyun a écrit que quelques-uns soutiennent le système duodécimal en espéranto. Dans ce cas-là, je pense qu'on devrait introduire des chiffres seuls pour 10 et 11 en espéranto.

En tout cas, je veux plutôt savoir l'origine d'un tel mélange de système en France moderne. Aujourd'hui, sur une page de l'académie française, j'ai trouvé une réponse simple, mais insatisfaisante (pour moi) à ma question.

Afiŝita de fotono je 2006.04.19. 16:23 | interesaĵo

Komentoj

Tre bona kaj interesa blogajxo. Mi en Montrealo vidas ke francparolantoj de Kanado almenau cxi tie uzas la formojn quatre-vingts k.s. kiel en Francio, sed kiel estas skribite tie en komentario de akademio eble en Acadie kiu estas alia franclingva regiono de Kanado oni uzas tiujn aliajn formojn.

Afiŝita de becxjo je 2006.04.28. 17:21

Dankon pro la informo, Beĉjo! Mi listis ankaŭ nomoj de grandaj nombroj, nur por via informo.

Afiŝita de fotono je 2006.05.05. 05:44