« rizo por suŝio | Periodo:Marto 2006 | meridiano »
« transloĝiĝis | Kategorio:vivo | mi estas eraranto »

la 15-a de Marto, 2006

revenis provizore

Post unu monato da vojaĝo, mi estis en Japanio dum lasta semajnfino, por vidi tiun koncerton, kiun Takeo partoprenas, festi lian naskiĝtagon, aranĝi la komputilon de Koĉjo, paki nian transloĝaĵojn, demandi vizon de Takeo, ktp.
Après un mois de voyage, j'ai été au Japon le week-end dernier pour voir le concert auquel Takéo participait, fêter son anniversaire, arranger l'ordinateur de Kotchan, faire des paquets de déménagement, demander le visa de Takéo, etc.

Mi estis tre okupita, sed ĝoja pro vidi mian familion. Takeo atendantis min ĉe la stacidomo de Miŝima. Je mia alveno, li vokis min, kaj prenis mian manon. Tiu konduto estas malsama ol la lasta fojo, kiam mi revidis lin post du semajnoj da vojaĝo: tiam li ne baldaŭ prenis mian manon, sed post kelkaj dekoj da minuto, li prenis ĝin, alkroĉiĝis min firme, kaj ne facile ellasis min. Sed je tiu ĉi fojo, lia konduto estis relative normala. Li ŝajnas jam iomete kutimigi mian foreston. Sed mi ankoraŭ ne kutimigas lian foreston.
J'étais très occupée, mais heureuse de voir ma famille. Takéo m'attendait à la gare de Mishima. Au moment de mon arrivée, il m'a appelée et pris ma main. Cette conduite était différente de celle de la dernière fois où je l'avais revu après deux semaines de voyage: en ce temps-là, il n'avait pas pris ma main à l'instant, mais quelques dizaines de minutes après, il l'avait prise, il s'était cramponné à moi fermement, et il ne m'avait pas facilement lâchée. Mais cette fois-ci, sa conduite était relativement normale. Il semblait s'habituer déjà un peu à mon absence. Mais moi je ne m'habitue pas encore à son absence.

Afiŝita de fotono je 2006.03.15. 19:19 | vivo

Komentoj