« revenis provizore | Periodo:Marto 2006 | komerca lingvo »
« rizo por suŝio | Kategorio:interesaĵo | komerca lingvo »

la 21-a de Marto, 2006

meridiano

Tiam, kiam mi komencis vivi en Parizo, mi sentis, ke la trapaso de meridiano de suno havas unu horon da malfrueco kalkule de la horo de sunleviĝo kaj tio de sunsubiro. Por klarigi ĝin, mi konsultis Vikipedion pri la longitudo de Parizo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Parizo
Ĝi estas situanta 2°E kvankam la jura horo estas GMT+1h00.

La pozicio estas pli proksima de 0° ol 15°E, do la horo natura de Parizo devas esti pli proksima de tio de GMT±0h00 ol tio de GMT+1h00. Sed eŭropanoj ŝajnas elekti obei la leĝon socian pli volonte ol tiun naturan.

Quand j'ai commencé à vivre à Paris, j'ai senti que le passage de méridien du soleil retarde d'une heure en calculant de l'heure du lever et celle du coucher du soleil. Pour le clarifier, j'ai consulté Wikipédia sur la longitude de Paris:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Paris
Il est situé 2°E malgré que l'heure légale soit GMT+1h00.

La position est plus proche de 0° que 15°E, donc l'heure naturelle de Paris doit être plus proche de celle de GMT±0h00 que celle de GMT+1h00. Mais les européens semblent choisir d'obéir à la loi de la société plutôt que celle de la nature.

Afiŝita de fotono je 2006.03.21. 22:01 | interesaĵo

Komentoj

Se vi loĝos en Okinavo en Japanio, nome plej okcidente, vi sentos la samon.

Afiŝita de Sibazyun je 2006.03.21. 23:43

Certe insulo Jonaguni de Okinavo estas 123°E kvankam la jura horo fiksatas depende de 135°E. Tie la natura horo estas pli proksima de GMT+8h00. Plie insulo Minamitori, kvankam neniu loĝas tie, estas 153°E, do la natura horo estas pli proksima de GMT+10h00. Japanoj ankaŭ elektas obei la leĝon socian pli volonte ol tiun naturan.

Sed en Eŭropo, krom la jura horo, estas ankaŭ somera horo, alivorte, en somero, eŭropanoj ŝajnas voli pli multe kontraŭi la naturan horon, ĉu ne?

Afiŝita de fotono je 2006.03.22. 07:22