« solvis la enigmon | Periodo:Aŭgusto 2005 | vera tanabata »
« Odaŭara 6 | Kategorio:vojaĝo | malpli ol 200 km for al okcidento 2 »

la 09-a de Aŭgusto, 2005

malpli ol 200 km for al okcidento 1

la tridek unuan de julio, ni vizitis Hamamacu-on.
le trente et un de juillet, nous avons visité Hamamatsu.

tiam tie JR Central malfermis sian fabrikejon al publiko.
alors là JR Central a ouvert son usine au public.

fluganta(?) 700-tipo de Ŝinkansen trajno (343 719 bajtoj da mpeg video)
le type 700 de train Shinkansen volant(?) (343 719 octets de vidéo mpeg)

estas unua fojo, ke mi vidis Ŝinkansen-on el la malsupro:
c'était la première fois que j'ai vu Shinkansen par dessous:
700.jpg


iu infano demandis al la stabano, kial 500-tipo de Ŝinkansen ne estas ĉi tie. la stabano afable respondis: "aĥ vi amas 500-tipon, sed ĝi ne estas ĉi tie ĉar 500-tipo estas posedata de JR West." ankaŭ mi pensas, ke 500-tipo havas la plej bonan aperon inter ĉiuj Ŝinkansen-oj, sed tia demando povus iomete malkuraĝigi la stabanon.
un enfant a demandé à l'employé pourquoi le type 500 de Shinkansen n'était pas ici. l'employé l'a répondu gentiment: "ah, tu aimes le type 500, mais il n'est pas ici parce qu'il est possédé par JR West." moi aussi, je pense que le type 500 a la meilleure apparence parmi tous les Shinkansens, mais une telle question découragerait l'employé un peu.

estas interesa, ke la direktoj de ĉiuj instrumentoj ŝajnas montrita per "monto", "maro", "Tokio" kaj "Ŝin-osako".
il est intéressant que les directions de tous les instruments semblent montrées par "montagne", "mer", "Tokyo" et "Shin-osaka".

mi aĉetis unu lumidiskon de la muziko elsendata en la vagonoj de Shinkansen-oj de Tokaido kiel memoraĵo. ĉi tiu melodio havas la tekstojn fakte!
j'ai acheté un CD de la musique émis dans les voitures de Shinkansens de Tokaido comme souvenir. cette mélodie a les paroles donc!

Afiŝita de fotono je 2005.08.09. 07:34 | vojaĝo

Komentoj

Bonan tagon!
Unuafoje mi skribas al vi. Mi komencis mian blogon hieraŭ.
Mi dankas vin pro tio, ke mi povis multe lerni, vizitante vian blogon, kiel esperantigi sistem-mesaĝojn de la blog-programo.

Afiŝita de Vastalto je 2005.08.10. 19:03

dankon pro via komento! verdire pri sistem-mesaĝoj, mi ofte konsultas la sekvantan vortaron:
http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html

Afiŝita de fotono je 2005.08.11. 08:30