« hieraŭan ekzamenon | Periodo:Oktobro 2005 | manĝamanto »
« Lycoris radiata | Kategorio:interesaĵo | devo de ramadano »

la 03-a de Oktobro, 2005

ajnua lingvo

tiam, kiam mi serĉis informojn pri ajnua lingvo sur reto, malkovris bonan TTT-ejon de Kumanesir. li estas esperantisto, kaj skribas ankaŭ la tradukaĵojn de siaj artikoloj kaj instruojn pri ajnua dikanto.
quand je cherchais les informations sur l'aïnu sur l'internet, je suis tombée sur un bon site par Kumanesir. il est espérantiste, et écrit aussi les traductions de ses articles et les instructions des mytho-chansons de l'aïnu.

origine ajnua lingvo ne havas leteron. por registro, oni kutime uzas japanan katakana-an leteron, sed katakana ne havas leterojn por sendependaj konsonantoj krom ン [n, m aŭ ŋ], kvankam ajnua lingvo enhavas tiajn konsonantojn. kiel solvo, oni uzas kelkajn modifitajn katakanaojn definitajn de 31F0-31FF, aŭ katakanaojn kun la simbolo 309A de unikodo.
originellement l'aïnu n'a pas de lettre. pour l'enregistrement, on utilise habituellement les lettres japonaises katakana, mais katakana n'a de lettre pour le consonantisme indépendant que ン [n, m ou ŋ], alors que l'aïnu contient un tel consonantisme. comme issue, on utilise quelques katakanas modifiées définies par 31F0-31FF, ou katakanas avec le symbole 309A d'Unicode.

en vojaĝo al Hokkajdo de mia infantempo, miaj gepatroj kuniris min ĉe KAYANO Shigeru, la direktoro de la muzeo de ajnu. li rakontis multajn interesajn historiojn pri ajnu. tie mi trovis unu foton de imperiestro Ŝoŭa sur la muro se mi bone memoras. mi sentis ĝin stranga ĉar mi pensas, ke la imperiestro estas simbolo de la jamato-a raso, kiu turmentis la ajnuan rason. sed mi estis tro timida por demandi tian demandon. eble li volis figuri, ke li pardonas la jamato-an rason, kaj ke li deziras pacan kunekzistadon, ĉu ne?
dans un voyage à Hokkaïdo de mon enfance, mes parents m'ont amenée chez KAYANO Shigeru, le directeur du musée d'aïnu. il nous a raconté beaucoup d'histoires intéressantes sur l'aïnu. là j'ai trouvé une photo de l'Empereur Showa sur le mur si je me souviens bien. j'y ai éprouvé de l'étrangeté parce que je pensais que l'empereur était un symbole de la race yamato qui a accablé la race aïnu. mais j'étais trop timide pour poser une telle question. peut-être voulait-il représenter qu'il en pardonnait à race yamato et qu'il souhaitait la coexistence pacifique, n'est-ce pas?

Afiŝita de fotono je 2005.10.03. 17:00 | interesaĵo

Komentoj