« malpli ol 200 km for al okcidento 2 | Periodo:Aŭgusto 2005 | malintelekta plananto de vivaĵoj »
« amo kaj malamo | Kategorio:esperanto | japana muzikisto en esperanto »

la 18-a de Aŭgusto, 2005

trackback

Vastalto skribis pri trackback en esperanto: Ŝablonoj de Movable Type.

fine li ŝajnas preni "Mencioj [Trackbacks]"-n sur sia blogo.

tamen mi komence pensis, ke "mencio" signifas nur duonan aspekton de trackback, ĉar japane トラックバック (trackback) enhavas ankaŭ la signifon de pingback, alivorte ke la mencianta paĝo enhavas (aŭ devas enhavi) la ligilon al la menciata paĝo, kiel oni trovas en e-Words kaj ウィキペディア.

sed post legi definojn de Vikipedio en kelkaj lingvoj, mi sciis, ke nur japana トラックバック enhavas la signifon de ambaŭ trackback kaj pingback. do origine kaj maĵore, "mencio" fakte konvena kiel tradukaĵo de trackback.

pri la tradukaĵo de pingback, mi pensas, ke "refero" estas konvena, kiel ĉine 引用, kvankam oni trovas multajn miksuzaĵojn kun la tradukaĵo de trackback en ĉinaj blogoj. aŭ alie, "ligigilo", "inversligilo" k.t.p. ŝajnas bonaj, ĉu ne? (mi ekpensis ankaŭ "religilo"-n, sed tiu ĉi pensigas "religian ilon" ;-p )

Vastalto a écrit sur trackback en espéranto: Ŝablonoj de Movable Type.

enfin il semble prendre "Mencioj [Trackbacks]" sur son joueb.

cependant je pensais au début que "mencio" signifiait seulement un demi aspect de trackback, parce que en japonais トラックバック (trackback) contient aussi la signification de pingback, c'est-à-dire que la page mentionnante contient (ou doit contenir) le lien à la page mentionnée, comme on le trouve à e-Words et ウィキペディア.

mais après avoir lit des définitions de Wikipédia en quelques langues, j'ai su que seulement トラックバック japonais contenait la signification de trackback et pingback. donc à l'origine et en majorité, "mencio" est certainement convenable pour la traduction de trackback.

à propos de la traduction de pingback, je pense que "refero" est convenable, comme 引用 en chinois, bien qu'on trouve beaucoup d'emplois mélangés avec la traduction de trackback en jouebs chinois. ou différemment, "ligigilo", "inversligilo" e.t.c. semble bons, n'est-ce pas? (j'ai pensé aussi à "religilo", mais ça nous rappelle "religia ilo" ;-p )

Afiŝita de fotono je 2005.08.18. 07:39 | esperanto

Komentoj

> mi ekpensis ankaŭ "religilo"-n, sed tiu ĉi pensigas "religian ilon" ;-p

Kvankam mi ankoraŭ ne bone komprenas "pingback", mi proponus "retroligilo"-n. Kiel vi opinias?

Afiŝita de Vastalto je 2005.08.19. 08:40

pingback estas tia metodo, kiu kolektas informaĵojn de ligiloj al si per HTTP_REFERER.

ankaŭ "retroligilo" estas bona ideo, mi pensas. sed mi ne scias, kiu estas la plei bona inter ili. por via referenco, unu bona ekzemplo de japana tradukaĵo de pingback estas "本日のリンク元" de tDiary ( http://www.tdiary.org/ ).

Afiŝita de fotono je 2005.08.19. 10:11

estas alia bona ekzemplo de pingback de GOTOO Hitosi:
http://www.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/linking.html

Afiŝita de fotono je 2005.08.19. 10:38

ne, mi eraris. pingback estas tiu metodo, kiu informas sian ligilon al la referita TTT-ejo. do tiuj ekzemploj estas malkonvenaj. pardonu min.

depende de tiu ĉi korekta signifo, la trackback de Movable Type "povas" enhavi pingback-n, ĉar oni povas aktivigi tian aspekton, kiu aŭtomate kolektas ligilojn sur sia paĝo kaj sendas trackback-ping al la ligitaj TTT-ejoj.

ĉifoje estas korekta, ĉu ne? ;-)

Afiŝita de fotono je 2005.08.20. 22:46

Jes, eble mi ĝuste komprenis la du ekzemploj estas malkonvenaj al "pingback".

Afiŝita de Vastalto je 2005.08.21. 20:56

tre bone. mi ĵus afiŝis novan artikolon pri ĝi kiel rezumo.

Afiŝita de fotono je 2005.08.22. 02:24