« Rakuĵuen 1 | Periodo:Majo 2005 | ricevis la libreton kaj la vidlumidiskon »
« Rakuĵuen 1 | Kategorio:vojaĝo | mi supozas »

la 29-a de Majo, 2005

monticola solitarius

sur la vojeto okcidenta de "Marks the Tower", ni trovis unu birdo kantanta, saltanta ĉirkaŭ alero.

ĝi havis unu insekton en sia beko. unu virino elvenis kaj diris, ĉi tiu birdo estas kantanta kaj saltanta de hieraŭ. ŝi supozas, ke ĝia infano falis el ilia nesto, do ĝi ne scias kiel devas fari.

ni observis ĝin iom da tempo. ĝi fine glutis la insekton, kaj forflugis.

post hejme reveni, mi konsultis ilustritan libron. ĝi ŝajnas vira "monticola solitarius" (イソヒヨドリ).

ĉu ĝi estas tiu patro, kiu perdis sian infanon?


sur la ruelle à l'ouest de "Marks the Tower", nous avons trouvé un oiseau chantant, sautant autour d'auvent. il a un insecte dans son bec. une femme est apparue, et elle a dit que cet oiseau chantait et sautait depuis hier. elle suppose que son enfant est tombé de leur nid, donc il ne sait quoi à faire.

nous l'observions pendant un certain temps. il a finalement avalé l'insecte, et il s'est envolé.

après être rentré chez moi, j'ai consulté une encyclopédie illustrée. il me semble qu'il est un mâle de "monticola solitarius".

est-ce qu'il est un père qui a perdu son enfant?

Afiŝita de fotono je 2005.05.29. 18:24 | vojaĝo

Komentoj

Saluton el urbo Medellín, lando Kolombio.
En mia blogo mi havas ligojn al aliaj blogoj skribitaj en Esperanto, kaj jam mi metis ligon la via blogo.
Bona kreskado al Esperanta blogaro.

Afiŝita de Luis Guillermo je 2005.05.31. 09:37

saluton. vere multajn ligojn via blogo havas. dankon pro via kolekto de ligojn.

Afiŝita de fotono je 2005.05.31. 10:06

Tre bona blogo. Konigu nin kun viaj vivo, travivajxoj kaj vidpunktoj. Cxu vi estas japanano kaj logxas en japanio?

Afiŝita de Becxjo je 2005.06.01. 21:09

jes, mi estas japanino en japanio.

kvankam mi estis debutanta fizikisto, jam malsukcesis pro mia maltaŭgeco, do oni konsideras min dommastrino. mi havas edzon kaj kvinjaran filon.

sed mi ankoraŭ volas reiri al akademia mondo, do mi nun preparas ion por ĝi.

Afiŝita de fotono je 2005.06.03. 12:02