« Sambo, la negreto | Periodo:Majo 2005 | tro multaj fraŭdistoj »
Kategorio:interesaĵo | kial li partoprenis? »

la 09-a de Majo, 2005

legis

mi legis iom librojn pri Sambo, la negreto.

mi legis ankaŭ "ちびくろさんぼのぼうけん"-n de MIŜIMA Jukio. ĝi estas scenaro. la patrinoj de infanoj de Gakuŝuuin-a infanĝardeno skribis muzikan scenaron depende de la historio de Helen BANNERMAN, post tio MIŜIMA Jukio plibeligis ĝin.

la vortoj en la scenaro estas bone skribita, sed la verkisto ŝanĝis iom partoj. la blua pantalono ne estas, sed la verda ĉapelo estas. la purpuraj kaj karmezimaj ŝuoj ŝanĝis al flavaj. la verda ombrelo ŝanĝis al purpura.

eble la patrinoj de infanoj de Gakuŝuuin-a infanĝardeno ne volas, ke sia infano demetus la pantalonon sur la scenejo, ĉu ne? sed mi ne scias tial, kial la koloroj ŝanĝis.

mi ŝatas nur unu ŝanĝon: la ruĝa palto de Sambo krevis ĉar li manĝis tro multe ĉe la fina sceno.

inter la libroj pri Sambo listigita la sepan tagon, mi precipe ŝatas "さよならサンボ-『ちびくろサンボの物語』とヘレン・バナマン-" (ISBN4582333087, 1993) skribita de Elizabeth HAY, tradukita de JUASA Humie. ĝi priskribas la historion de Sambo kaj Helen BANNERMAN, estas tre interesa. ĉi tiu libro enhavas ankaŭ la originalan version de "The Story of Little Black Sambo" kun la originalaj bildoj de Helen BANNERMAN.

Afiŝita de fotono je 2005.05.09. 21:49 | interesaĵo

Komentoj