« fajraĵo ĉe Atami | Periodo:Majo 2005 | ankaŭ francan lingvon »
« petis miajn aktojn | Kategorio:vivo | ne povas konekti »

la 25-a de Majo, 2005

dankon al la krabo

hieraŭ mi faligis unu ŝraŭbon inter vestoŝranko kaj muro.

mi ne povis preni ĝin per mano. mi serĉis ion ĉirkaŭ mi, do mi trovis:
peche1.jpg

ĉi tiu krabo ĉe la ekstremaĵo de la kordo
peche2.jpg
havas magneton en la stomako.

tiel mi sukcese prenis la ŝraŭbon. koran dankon al la krabo.

oni diras, ke oni devas fari la ĉambron orda, sed iam malorda ĉambro estas pli bona, ĉar mi povas neatendite trovi utilaĵon.

Afiŝita de fotono je 2005.05.25. 08:55 | vivo

Komentoj

Bona ludilo :-). Mi kredas ke estis amuza afero fiŝi la ŝraŭbon tielmaniere.

Afiŝita de Gebeleizis je 2005.05.26. 03:25

jes, infanoj ludas neludilon, adoltoj utiligas ludilon. ;-)

Afiŝita de fotono je 2005.05.26. 17:19