2009-11-09
Libroj por laŭtlegi por Takeo
Takeo estas jam 9-jaraĝa, sed ne permesas mian sen-laŭtlegadon por si antaŭ sia dormado.
Dum ĉi printempo kaj somero, mi ĉiuvespere laŭtlegis
tekstojn de UĈIDA Hjakken pri trajno-vojaĝo, ĉar Takeo estas trajno-amanto.
Takeo amegas tiujn tekstojn, precipe priskribojn de Himalaja-Sankej.
Ankaŭ post unufoje finlegi Hjakken-librojn, mi denove laŭtlegis la samajn Hjakken-librojn, kaj Takeo denove amuziĝis pro tio.
Lastatempe ni estis en Japanujo dum 1 semajno, do ekhavis aliajn japanajn tekstojn.
Inter ili, estas
libro de AGAŬA Hirojuki pri trajno-vojaĝo.
Do mi ekis laŭtlegi tion ĉiuvespere por Takeo. Sed tiu libro ne bone harmonias kun nia deziro, kontraŭe de Hjakken-libroj.
Takeo diras, ke tio estas pro neesto de Himalaja-Sankej. Mi pensas, ke tio estas pro malkonveneco al infano, aŭ pro ioma malbontoneco.
Konklude, mi denove trovis, ke tekstoj de UĈIDA Hjakken estas tre valoraj.
Post finlegi AGAŬA-libron, ni iam provos ankaŭ librojn de
MIJAŬAKI Sjunzo, ankaŭ kiu estas trajno-skribisto post Hjakken.
2009-11-03
Geedziĝ-festo de Nonjo
En la 1-a de novembro, okazis geedziĝ-festo de mia fratino Nonjo.
Ĉar Takeo estis petita, ke ludu sian muzikaĵon en la festo, li komponis kaj ludis muzikaĵon por Nonjo.
La motivo estis donita de mi. Tiu motivo estas sama ol tiu muzikaĵo, kiun mi komponis por Nonjo en mia infanaĝo.
Mia tiu muzikaĵo estas en minora tonalo, kaj mi petis, ke Takeo komponu muzikaĵon kun tiu motivo sed en maĵora tonalo.
Takeo komponis tion, sed li ne amas ekzercadon, do mi devis ekzerci Takeon por ludi tion.
En la festo, Takeo ludis tion sufiĉe lerte, kvankam li ludis laŭgrade pli rapide.
Sed mia son-registrado estis mallerta.
Jen la registraĵo:
20091101nontyan.m3u (4 minutoj kaj 15 sekundoj)