ckire la'o zoi Nehan zoi tu'a lo rajyci'a
.i se sidju la'o zoi blosxom zoi
2009-11-09
Libroj por laŭtlegi por Takeo
Takeo estas jam 9-jaraĝa, sed ne permesas mian sen-laŭtlegadon por si antaŭ sia dormado.
Dum ĉi printempo kaj somero, mi ĉiuvespere laŭtlegis tekstojn de UĈIDA Hjakken pri trajno-vojaĝo, ĉar Takeo estas trajno-amanto.
Takeo amegas tiujn tekstojn, precipe priskribojn de Himalaja-Sankej.
Ankaŭ post unufoje finlegi Hjakken-librojn, mi denove laŭtlegis la samajn Hjakken-librojn, kaj Takeo denove amuziĝis pro tio.
Lastatempe ni estis en Japanujo dum 1 semajno, do ekhavis aliajn japanajn tekstojn.
Inter ili, estas libro de AGAŬA Hirojuki pri trajno-vojaĝo.
Do mi ekis laŭtlegi tion ĉiuvespere por Takeo. Sed tiu libro ne bone harmonias kun nia deziro, kontraŭe de Hjakken-libroj.
Takeo diras, ke tio estas pro neesto de Himalaja-Sankej. Mi pensas, ke tio estas pro malkonveneco al infano, aŭ pro ioma malbontoneco.
Konklude, mi denove trovis, ke tekstoj de UĈIDA Hjakken estas tre valoraj.
Post finlegi AGAŬA-libron, ni iam provos ankaŭ librojn de MIJAŬAKI Sjunzo, ankaŭ kiu estas trajno-skribisto post Hjakken.
En la 1-a de novembro, okazis geedziĝ-festo de mia fratino Nonjo.
Ĉar Takeo estis petita, ke ludu sian muzikaĵon en la festo, li komponis kaj ludis muzikaĵon por Nonjo.
La motivo estis donita de mi. Tiu motivo estas sama ol tiu muzikaĵo, kiun mi komponis por Nonjo en mia infanaĝo.
Mia tiu muzikaĵo estas en minora tonalo, kaj mi petis, ke Takeo komponu muzikaĵon kun tiu motivo sed en maĵora tonalo.
Takeo komponis tion, sed li ne amas ekzercadon, do mi devis ekzerci Takeon por ludi tion.
En la festo, Takeo ludis tion sufiĉe lerte, kvankam li ludis laŭgrade pli rapide.
Sed mia son-registrado estis mallerta.
Jen la registraĵo:
20091101nontyan.m3u (4 minutoj kaj 15 sekundoj)

En la 3-a de septembro, nova lernojaro ekis.
Tiutage, ni pri novaj klasoj informatis, kaj la lernejestro diris al infanoj, ke ili antaŭdecidis, ke Ĵak estu en la klaso sama ol Takeo, sed ne venos tie, ĉar Ĵak forlokiĝis.
Ĵak estas naskita de ĉinino el Ĉinujo, en Francujo.
Multaj ĉinoj en nia kvartalo estas el Kamboĝo, kiuj parolas kantone, sed familianoj de Ĵak parolas mandarene.
Ĵak iradis al la sama lernejo ol Takeo ekde la 1-a jaro.
En Francujo, APENAŬ bazlernejano eksteriĝas sen plenaĝa eskorto, sed Ĵak ekde ĉirkaŭ la 2-a lernojaraĝo, sole aŭ nur kun lia pli juna frato Erik eksteriĝis.
En ferioj, Ĵak surmetis rulglitilojn, kaj vizitis amikojn.
Li ofte venis ĉe ni ankaŭ.
Mi sentis ĝena, pri ke infanoj petolas ĉe ni, do mi kunirigis Takeo-on Ĵak-on kaj Erik-on al parko, kaj tie ludigis, dum mia laborado per komputilo sur benko.
La infanoj tre ĝoje ludis.
Tiam, kiam ili ludas ĉe ni, li konstruis trajnvojon per ludilo, aŭ paperoaviadilon per ekstraĵo de magazino.
Aviadilo ne kompletiĝis en tiu tago, do mi donis la partojn al li por daŭri ĉe li.
Sed Ĵak fine malsukcesis, do Takeo rekonstruis kaj donis tion al Ĵak.
Ĉirkaŭ 18h, mi konsilis lin, ke finu ludon kaj revenu hejme, sed li apenaŭ revenis.
Je unuaj fojoj, mi telefone informis lian patrinon pri ke li estas ĉe ni, por ke ŝi ne zorgu.
Sed post fojfojaj tiaj aferoj, mi ĉesis informi ŝin.
Ekde la dua duono de la 2-a lernjaraĝo, Ĵak kunportis telefonon, do li rekte riĉevis telefonadon el lia patrino je ĉirkaŭ 19h por revenigi lin hejme, sed li fojfoje restis ĉe ni, ĝis ĉirkaŭ 20h.
Takeo ankaŭ kelkfoje vizitis Ĵak-on.
Mi nur ĝis la pordo kuniris, do mi ne scias la internan staton.
Takeo diris: ke li ne havas patron; ke lia patrino kaj ŝia amanto kunloĝas; ke multaj parencoj eniras kaj eliras; ke la kuirejo havas unu fenestron, sed aliaj ĉambroj ne havas fenestron.
Takeo ankaŭ invititis ĉe Ĵak por vespermanĝo, kaj tie manĝis suŝion.
Tiam ili donis pakon de suŝio al Takeo por mi.
Tio estis tia dika rulo, kiu centraĵo estis kruda fiŝo: suŝio de ĉinoj en Parizo enhavas krudan fiŝon, eĉ se tiu estas dika rulo, malsame ol en Japanujo.
Tio estis sufiĉe bongusta.
# Parenteze: kuiraĵo de multaj japanrestoracioj en Parizo estas malbongusta, sed NE ĉiuj japanrestoracioj tenataj de ĉinoj aŭ koreoj oferas malbongustaĵon.
Ĉar tio estas multe kosta, mi nur malpli ol 10-foje uzis tiajn restoraciojn, sed 2-foje renkontis bongustan.
La pako de suŝio el Ĵak estas unu el ili; la aliu fojo estas ĉe iu japanrestoracio tenata de ĉino apud la stacio Domenil en la 12-a kvartalo.
Mi ankaŭ havas 2 spertojn de uzi japanrestoraciojn tenatajn de japanoj en japana kvartalo de la 2-a kvartalo, kiuj servas tian malbongustaĵon, kiu malĝojigis min.
Iam Takeo donis tian pendaĵon al Ĵak je lia naskiĝtago en novembro, kion je 2 samaĵoj ni donitis tiam, kiam ni vidis filmon de Naruto en Japanujo.
Tiam Ĵak volis ankaŭ Naruto-plumujon el metalo, ĉar
li sciis, ke Takeo donis tion aĉetitan en Japanujo al aliu amiko por lia naskiĝtagokunveno.
Sed Ĵak ne havis naskiĝtagokunvenon (nek Takeo), kaj mi ne volas doni tian multekostaĵon sen kialo.
Tiam mi sciis, ke Ĵak ankoraŭ ne memoris tabelon de multipliko, do mi promesis, ke mi donu tion al li je sekva naskiĝtago, se li memoriĝas ĉiun tabelon de multipliko de paroj da unucifernombroj.
Do li tuj fordecidis.
Sed poste en ĉi junio, Takeo diris, ke Ĵak jam memoris tiun tabelon.
Do mi diris al Takeo, ke mi donu plumujon al Ĵak en sekva novembro, kaj Takeo ankaŭ antaŭdecidis tion.
Antaŭ somero, Ĵak diris al Takeo, ke si iros al Ĉinujo en somero, kaj revenos en novlernjaro, iomete malfrue.
Do ni ne vidis lin en somero, sed ni pensis, ke ni vidos lin en aŭtuno.
Sed se li vere forlokiĝis, ni ne povos vidi lin.
Mi iufoje repelis Ĵak-on kaj Erik-on, kreante kialon, ke Takeo ek-ekzercas pianon, aŭ ke ni ekiras al biblioteko, ĉar mi sentas ĝena, pri ke infanoj petolas ĉe ni.
Ili estis iusence ĝenaj por mi.
Sed nun mi iomete pentas, ke mi estis malbonkora por ili.
9月3日に新学期が始まった。
新しいクラス分けが判明したその日に、校長先生がタケオのクラスの子どもたちに話をした。
ジャックはタケオと同じクラスになるはずだったが、引っ越したのでもうここには来ないと。
ジャックは中国から来た中国人がフランスで生んだ子どもである。
この地域の中国人は、カンボジアから来た広東語の人が多いが、ジャックの家族は北京語で話していた。
ジャックは1年生のときからタケオと同じ学校に通っていた。
フランスでは小学生が大人の付き添い無しで出歩くことはほとんどないが、ジャックは2年生頃から、1人か、その弟のエリックと2人で、外に出ていた。
休みの日にはローラースケートを履いて、友だちの家を訪ねてまわっていた。
うちにもよく来た。
うちで騒がれるのも迷惑なので、天気が良ければ、わたしはタケオとジャックとエリックを引き連れて公園に行って遊ばせ、自分はベンチでパソコンを開いて仕事をした。
子どもらは大喜びで遊んでいた。
うちの中で一緒に遊ぶときは、カプセルプラレールを建設したり、雑誌「子供の科学」の付録の紙飛行機を作ったりして遊んだ。
飛行機はその日のうちには完成しなかったから、材料を渡して持ち帰らせた。
でも結局ジャックは作成に失敗したので、タケオがあとで作り直してジャックにあげた。
18時頃に、もう遊ぶのを終わりにして帰るように促しても、なかなか帰ろうとしなかった。
はじめのうちは、ジャックのお母さんが心配しないように、うちにいることを知らせる電話をわたしから入れておいた。
しかし、そういうことが頻繁にあるので、やがてこちらからは連絡しなくなった。
2年生の後半からはジャックが携帯電話を持ち歩いていたので、19時近くになると、お母さんから早く帰るように電話があったが、それでもぐずぐずしていて、20時頃までうちにいることもあった。
タケオも何回か、ジャックの家に遊びに行ったことがある。
わたしはジャックの家の玄関の前までしか行かなかったから、中の様子はわからない。
タケオの話によると、お父さんはいなくて、お母さんと、その恋人が一緒に住んでいた。
そのほか、親戚らしい人たちが大勢出入りしていた。
台所には窓があったが、それ以外の部屋には窓が無かった。
タケオはジャックのうちの夕食にお呼ばれして、寿司をご馳走になったこともある。
そのときは、お土産に寿司折ももらった。
太巻き寿司だが、具は生の魚である。
パリの中国人が作る寿司は、日本の寿司と違って、太巻き寿司でも大抵、生の魚を使っている。
結構おいしかった。
# 余談:パリの日本料理店の料理は大抵おいしくないが、中国人や韓国人が経営する日本料理店が全部まずいわけではない。
値段が高いから、わたしがそういう店で食べたことは10回に満たないが、それでも2回、結構おいしい日本料理にめぐりあった。そのうちの1回がジャックにもらった寿司折、もう1回は12区のドーメニル駅の近くにある中国人経営の日本料理屋である。
2区の日本人街で、日本人が経営する日本料理屋で食べたことも2回あるが、それはどちらも悲しくなるほどまずかった。
タケオが日本で NARUTO の映画を見たときにもらったペンダントが2つあったので、そのうちのひとつを11月のジャックの誕生日にあげたことがある。
すると、ジャックは NARUTO のカンペンケースも欲しいと言ってねだった。
タケオが別の友だちの誕生日会に呼ばれたときに、日本で買ってきてあった NARUTO のカンペンケースをその子にあげたのを、ジャックは知っていたからだ。
しかし、ジャックは友だちを呼ぶような誕生日会をやらなかったし(タケオもやったことないけど)、何の理由もないのにそんなに高いものをあげるわけにはいかない。
そのときわたしは、ジャックが九九をろくに覚えていないことを知っていたので、九九を全部覚えたら、次の誕生日にカンペンケースをあげようと言ったら、ジャックは、それは無理だと言ってすぐに諦めた。
しかし、タケオの話によると、今年の6月頃にはジャックも九九を完全に覚えていたらしい。
それなら今度の11月にはジャックにカンペンケースをあげようと、タケオに話し、タケオもそのつもりでいた。
タケオの話によると、ジャックは夏休みに中国に行き、新学期に少し遅れて戻ってくると言っていたらしい。
だから、夏休み中には会えなかったが、秋には会えると思っていた。
でも、引っ越したなら、もう会うことは無いかもしれない。
わたしは、ジャックやエリックがうちに来て騒がれるのが嫌で、タケオのピアノの練習があるからとか、これから図書館に行くからとか理由をつけて、追い返すこともあった。
わたしにとっては、ちょっと面倒くさい子たちでもあったのだ。
でも、そんなふうに邪険にしたのを、今はちょっと後悔している。
Mi fojfoje uzas universitatajn bibliotekojn kaj naciajn bibliotekojn, en Francujo, Hungarujo kaj Japanujo.
Multaj universitataj bibliotekoj ne rifuzas eniri kun infano, sed naciaj bibliotekoj ne akceptas ĝin.
Do tiam, kiam Takeo estas en ferio, kaj mi devas esti apud li, mi ne sufiĉe povas uzi naciajn bibliotekojn.
Mi revas, ke naciaj bibliotekoj havus portempajn infanejon por gepatraj legantoj, en aŭ apud ĝi.
Tiam, kiam mi iras el Budapest-Keleti Stacio al portempa apartamento, en metroo, iu maljunulo alparolis nin. Li skribis sekvajn kalkulojn, kaj tiun paperon donis nin adiaŭante:
Li fine skribis 3526-n.
Takeo supozas, ke sekvas 6253-3526=2727. Mi ne scias kio sekvas; nur eksciis, ke 7641-1467=6174. Ĉu vi komprenas, vere kio sekvas 3526-n?

Ĉitempe iuj konsilas nin surmeti higienan maskon kontraŭ viruso de gripo.
Sed nerilate al gripo, mi ĉiam, kiam mi estas en Japanio, surmetas higienan maskon, ĉefe kontraŭ sekeco, ĉar mi malfortas je gorĝo. Mi tre multe ŝatas ĝin.
Sed en Francio neniu, escepte iuj specialistoj, surmetas higienan maskon, eĉ se tiu suferas malvarmumon;
do bedaŭrinde, nek mi surmetas higienan maskon ekster hejmo en Francio, kvankam mi multe volas surmeti ĝin.
Kontraŭe, hejme mi ĉiam surmetas ĝin komforte, eĉ tiam, kiam mi dormas.
...ne, tiam, kiam mi manĝas aŭ memlavas, eĉ mi deprenas higienan maskon.
Tiu ĉi estas mia memportreto kun higiena masko, figurita por tŭittero. Mi sentas, ke ĝi tre similas min.
Mi serĉis sur reto bileton de trajno el Parizo al Munkeno.
Por unu plenaĝulo kaj unu infano en 2-a klaso, TGV de 15:24 sur SNCF (franca kompanio) kostas 106.50 eurojn, sed ICE de 13:09 sur DEUTSCHE BAHN (germana kompanio) kostas nur 73 eurojn. Pri aliaj trajnoj ankaŭ, DB BAHN ŝajnas servi pli multan rabaton ol SNCF, ĉu ne? Kial?

Hieraŭ estis la 9-a naskiĝtagreveno de Takeo, do mi faris suŝion dekoraciitan:
Mi ne povas trovi freŝan fiŝon en Parizo, do suŝio ĉe mi ne enhavas krudan fiŝon. Estas bizara, ke suŝi-restoracioj en Parizo ne servas suŝion de ovo, nek de frita tohuo (sojkazeo) nek de legomo kuirita. Li servas nur suŝion de kruda tinuso kaj de kruda salmo, pleje de kukumo kaj de avokado. Iliaj suŝioj estas tre malvariaj.

Ĉar mi amas Ĉooĵuugiga-n kiel mi skribis antaŭe, mi kreis vidigilon de rula libro (makimono en la japana).
Jen la parto A de la unua volumo de Ĉooĵuugiga:
Por malkovri la libron, metu muskurson sur signoj ... inter eko kaj fino sur tiu paĝo.
Mi eksciis danke al ARAI Yuzo, ke restaŭra formo de Ĉooĵuugiga ne estas unika. Li vidigas tie kaj tie iun el variaj ideoj de resraŭrado de la unua volumo. Mi prenis el tie la bildojn por la supra rula libro.
Parenteze, finfine finis mia tuso! Mi suferis ĉirkaŭ 1 monato.

Depende de luna kalendaro, hodiaŭ estas la unua tago de novjaro.
Mi havas gravan tuson. Kvankam mi volis aŭdi orgenadon de artaĵoj de Gaston LITAIZE ĉe Notre-Dame de Lorette hieraŭ,
mi ne povis iri tie pro mia tuso. (;_;)